Brazila Ekspedicia Forto

Brazilaj soldatoj salutas italajn civilulojn en la urbo Massarosa, septembro 1944.
Brazilaj soldatoj celebras la Brazilan Sendependigan Tagon en Italio dum la Dua Mondmilito, septembro 1944.
Soldatoj de FEB dum la dua atako de la Batalo de Monte Castello la 29an de novembro 1944.
Brazilaj soldatoj en tranĉeo dum la Batalo de Montese, aprilo 1945.

La Brazila Ekspedicia FortoFEB (en portugala: Força Expedicionária Brasileira; FEB) konsistis el ĉirkaŭ 25 700 homoj aranĝitaj de la brazilaj armeo kaj aerforto por lukti kun la trupoj de la Aliancanoj en la Mediteranea Batalfronto de la Dua Mondmilito. Tiu aer–tera forto konsistis el (inklude anstataŭojn): kompleta Infanteria Divizio, skadro de komunika flugo, kaj eskadro de ĉasaviadiloj.[1]

Ili luktis en Italio el septembro 1944 al majo 1945, dum la Brazila Mararmeo same kiel la Aerforto agadis ankaŭ en la Batalo de Atlantiko el la mezo de 1942 ĝis la fino de la milito. Dum preskaŭ ok monatoj de kampanjo, batale al la Gota Linio kaj en la fina ofensivo de 1945, la FEB kaptis 20 573 prizonuloj de la Akso, konsistantaj el du generaloj, 892 oficiroj, kaj 19 679 de aliaj rangoj. Brazilo estis la sola sendependa ŝtato de Sudameriko kiu sendis surterajn trupojn por lukti transmare, kaj perdis 948 homojn mortigitajn en militagado dum la Dua Mondmilito.[2] [3]

  1. Maximiano, Bonalume, Ricardo N. & Bujeiro, 2011.
  2. Frank D. MacCann – 'Estudios Interdisciplinarios de America Latina y el Caribe', vol. 6, No. 2, 1995.
  3. Maximiano, Bonalume, Ricardo N. & Bujeiro, 2011.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne